Esperanto - Nederlands

La kotizo por KKPS konsistas el tri partoj: loĝado, manĝado kaj programo.

Loĝkotizo

La bazaj kostoj por loĝado estas 35 € por la tuta evento. Por tiu prezo vi havas lokon en amasloĝejo kie vi dormos en via propra dormsako kaj aermatraco. Por 45 € vi loĝos en komfortaj plurpersonaj ĉambroj kun etaĝlitoj. Pro limigita nombro de ĉambroj, partoprenantoj, kiuj deziras liton en triopa ĉambro, pagos 60 €.

Pri litotolaĵoj (grava)

Se vi mendis liton estas nepre, ke vi kunportu viajn proprajn litotolaĵojn. La ejo provizas nur matracon. Tio signifas, ke vi kunportu ĉi tiujn aferojn:

  • Kovrilon por la matraco
  • Kusenon kun kovrilo
  • Varman litotukon kun kovrilo, aŭ dormosakon

Se vi ne sukcese povas aranĝi tion, vi povus mendi ilin de ni kontraŭ 20 €. Bonvolu averti nin pri tio antaŭ la 15-a de oktobro. Vi povas fari tion per retpoŝtmesaĝo al info@esperantojongeren.nl.

Manĝkotizo

La manĝkotizo por la tuta evento estas 25 €. Viandmanĝantoj, vegetaranoj kaj veganoj pagas la saman kotizon.

Programkotizo

La programkotizo varias inter 0 € kaj 30 €, depende de via aĝo kaj loĝlando. Tiel ni celas instigi junulojn kaj eksterlandanojn partopreni kaj tiel fari la eventon eĉ pli diversa. Trovu vian programkotizon en la tabelo sube:

18-jara aŭ malpli 18-jara ĝis kaj inkluzive 30-jara pli ol 30-jara
Nederlando, Belgio, Luksemburgo, Germanio 0 € 20 € 30 €
Aliaj loĝlandoj 0 € 10 € 20 €

Kiel pagi

Pagado eblas per transpago al la bankokonto de NEJ:

Nomo: Nederlandse Esperanto-Jongeren
IBAN: NL85 RABO 0147 9494 24
BIC: RABONL2U

Bonvolu indiki en la komento de la transpago: "KKPS 2026 <via persona nomo kaj familia nomo>"

Validigi per antaŭpago

Via aliĝo nur validas kiam vi antaŭpagis minimume 15 € al la bankokonto de NEJ. Vi ankaŭ rajtas pagi vian tutan kotizon unufoje.

Atentu: Se via aliĝo ne validas antaŭ la 16-a de oktobro 2026, malrabato de 10 € aldoniĝos al via kotizo.
Atentu: Antaŭpagoj post nuligo ne povas esti repageblaj aŭ transdonitaj al la sekva jaro.