Esperanto - Nederlands

Ĝenerale

En Nederlando oni pagas por publika transporto per "OV-chipkaart", la nacia elektra karto por pagi en busoj, trajnoj, tramoj, metrooj. Se vi havas tian karton, kunportu ĝin! Simple ensalutu enirante la stacidomon aŭ buson kaj inverse: elsaluti kiam vi eliras.

Alia maniero estas: nuntempe eblas en/elsaluti en buso/trajno per via bankokarto aŭ kreditkarto (OVPay). La biletprezo estos aŭtomate pagata de via bankkonto post unu tago. Vidu https://www.ovpay.nl/en por pli da informo.

Iri al la kongresejo

Aŭte

Por aŭtoj estas sufiĉe da spaco por parki vian aŭton. Simple uzu vian navigilon al la jena adreso:

Groepsaccommodatie "Ons Thuis"
Oostappensedijk 32
5724 PM Ommel

Publika transporto / bicikle

La plej prosimaj statcidomoj al la kongresejo estas Helmond BrouwhuisDeurne, el kiuj Deurne haltas la plej multe da trajnoj. Ni rekomendas uzi la retejon 9292 por plani la vojaĝon al iu ajn stacidomo. Ankaŭ ekzistas aplikaĵo por poŝtelefonoj: Android / iOS

Ekde tie eblas:

  • kunporti vian biciklon en la trajno kontraŭ kromkostoj kaj poste bicikli al la kongresejo.
  • lui OV-Fiets en la stacidomo, (pri da informoj ĉi tie). En Helmond Brouwhuis kaj Deurne estas malmulte da bicikloj por lui, estas pli en Helmond (ĉefstacidomo).
  • peti nin por taksiservo de la stacidomo al la kongresejo (nur ekde Deurne). Vi povas peti organizanton persone per Telegram/retpoŝto aŭ en la grupbabilejo de KKPS.
  • promeni mem al la kongresejo. Distanco estas ĉirkaŭ 6 km. (1:15 h)

Aviadilo

La plej proksimaj grandaj flughavenoj estas Eindhoven Airport kaj Amsterdam Airport Schiphol. De ambaŭ flughavenoj, la loko estas alirebla per publika transporto aŭ aŭto, laŭ la antaŭmenciitaj metodoj.