Esperanto - Nederlands

koncertoj.jpg

Trinkejo kaj gufujo

Dum la vesperoj, festemuloj povas ĝui muzikon kaj trinkaĵojn en la trinkejo. Por pli trankvilemaj partoprenantoj, ni ofertas gufujon kun diversaj teoj kaj kompreneble siropvafloj.

Kostuma balo

Tradicie okazas halovena balo dum KKPS. Sed ĉi-jare la evento okazos pli malfrue en la jaro, sed la balo restas! Sentu vin libera kostumiĝi en viaj plej timigaj aŭ alimaniere interesaj vestaĵoj!

Koncertoj

Dum la evento okazos du koncertoj.

Vendredvespere aŭdeblos Mezbakita: esperantlingva duopo kun humorplenaj tekstoj kaj diversaj instrumentoj. Rigardu ilian Instagram-paĝon ĉi tie.

Sabate koncertos la juna, loka kantistino Janne, kiu aŭskultigos internacie konatajn melodiojn de diversaj artistoj. Rigardu ŝian Instagram-paĝon ĉi tie.