Esperanto - Nederlands

Jen la teamo, kiu kreas por vi la brilan klaĉkunvenon:

  • Koko Poso estas nia idolo. Ĉi-jare li ne faras multe, sed ni ĉiuj tamen amas lin.
  • Frank estas nia ĉeforganizanto. Li regas la tuton, interkonsentas kun la homoj de la ejo, kaj prezidas nian malaĉan asocion.
  • Giulio estas nia ŝoforo. Li povas ŝofori vin al la evento. Kaj li kreis la aliĝilon, do se vi sukcesis aliĝi, danku lin.
  • Robin estas nia teĥnikisto. Ri certigas, ke nia retejo aspektu moderne. Aldone ri legas ĉion en Telegram.
  • Arnold estas nia buĝetisto. Li prizorgas la monon kaj zorgas pri tio, ke neniu monero perdiĝu.