Esperanto - Nederlands
La kotizoj por KKPS konsistas el tri partoj: loĝado, manĝado kaj programo.
Loĝkotizo
La bazaj kostoj por loĝado estas 40 € por la tuta evento. Vi loĝos en komfortaj plurpersonaj ĉambroj kun etaĝlitoj. Pro limigita nombro de ĉambroj, partoprenantoj, kiuj deziras duopan ĉambron, pagos krompagon de 20 €, kaj tiuj, kiuj deziras unuopan ĉambron, pagos krompagon de 40 €.
Manĝkotizo
La manĝkotizo por la tuta evento estas 25 €. Viandmanĝantoj, vegetaranoj kaj veganoj pagas la saman kotizon.
Programkotizo
La programkotizo varias inter 0 € kaj 20 €, depende de via aĝo kaj loĝlando. Tiel ni celas instigi junulojn kaj eksterlandanojn partopreni kaj tiel fari la eventon eĉ pli diversa. Trovu vian programkotizon en la tabelo sube:
| 18-jara aŭ malpli | 18-jara ĝis 30-jara | 30-jara aŭ pli | |
|---|---|---|---|
| Nederlando, Belgio, Luksemburgo, Germanio | 0 € | 10 € | 20 € |
| Aliaj loĝlandoj | 0 € | 0 € | 10 € |
Notu! Se vi aliĝas je 01-11-2025 aŭ pli poste, malrabato de €10 aldoniĝos al via kotizo.