Esperanto - Nederlands

Kiom kostas KKPS por vi? Ju pli malproksime vi loĝas, des pli multe kostas via vojaĝo, sed tion ni kompencas en la kotizo. Krome vi ŝparas monon, se vi ne okupas liton, sed dormas en tendo aŭ ekster la kongresejo:

Distanco Baza kotizo Senlita kotizo
< 100 km 50€ 30€
< 200 km 30€ 15€
< 300 km 10€ 0€
> 300 km 0€ 0€

Ni kalkulas la distancon laŭ bicikla vojo per GraphHopper en OpenStreetMap: ekzemplo.

Krome estas kelkaj rabatoj kaj malrabatoj:

Kialo (Mal)rabato
Aĝo super 30 +20€
Membro/patrono de NEJ/TEJO -10€
Aliĝo post 14-a de oktobro +10€
Duontempa ĉeesto /2

Kotizo ne povas esti malpli ol 0€. Kaj se vi aĝas malpli ol 4, kotizo ĉiam estas ekzakte 10€.

Kiel pagi
La IBAN de NEJ estas NL85 RABO 0147 9494 24, kaj la BIC RABO NL2U, nome de Nederlandse Esperanto-Jongeren, Utrecht.
Skribu vian familian nomon kaj "KKPS 2022".