Esperanto - Nederlands

La deka KKPS revenis al la loko de la unua KKPS, Kruithuis! Ĝi estas iom malgranda, do kelkaj homoj dormis en litoj, kelkaj en tendoj, kelkaj en TEJO-gastejo, kaj kelkaj hejme. Kune ni estis 66 homoj el 10 landoj.

AL9nZEVd4fybuyC5EsU30uzpWH9H_RaMHHf8jvfqp5JBbS0MqRdJEfsFFYE_RgjFrBltOBbf0S05XyRO7x-vbPP134IK_cPTfXirwCVuAyyTVIdCXaDN9fC7TY8EFVxWW9b67oErGX3RO65piK__S03VWVIm=w1451-h967-no?authuser=0

La renkontiĝo komenciĝis per interkona vespero, en kiu homoj ludis hombingon. Poste malfermiĝis la trinkejo. En sabato estis bicikla kaj scienca prelegoj, kaj posttagmeze oni promenis al la urbo por viziti la botanikan ĝardenon kaj poste la centron. Por la lacaj revenintoj estis tabloludoj kaj ornamado de la salono.

Dume 18 el la partoprenantoj estis en TEJO-seminario, kie ili diskutis kaj lernis pri mastrumado de organizoj. En propra salono ili kunsidis, prezentis siajn agadojn, kaj eluzis imponan kvanton da papero.

En sabato vespere okazis kompreneble la halovena balo! Kiom belaj kostumoj denove, kun la plej originala Joram kiel abelo, la plej timiga Linko kun kranio, kaj la plej bela la tradiciaj litovaj kostumoj. Ankaŭ okazis nokta leciono de litovaj dancoj, kaj iom da nokta naĝado.

En dimanĉo ankoraŭ estis reklamoj pri sekvaj renkontiĝoj, kaj la granda purigado. Multaj volontuloj helpis malplenigi la kuirejon.

Ĉi tie vi povas spekti fotojn de KKPS 2022